La hararo 2/4
Mi iros, kie arbon kaj homon sukan duŝas
En longan longan svenon la ardo de sunbriloj;
Ho dikaj plektoj, estu la ond’, kiu min puŝas!
En vi, ho mar’ ebona, blindigaj revoj kuŝas
De veloj, de flamflagoj, de mastoj, de remiloj:
Haveno eĥa, kie ektrinkos mia koro
Larĝgute el koloroj, el sonoj, el parfumoj,
Kie la ŝipoj, glitaj, en silko kaj en oro,
Apertas vastajn brakojn brakume al la gloro
De pura ĉiel’ eterne vibranta de ard-lumoj.
...
#poezio #esperanto #baudelaire