Fanjo 😈 on Nostr: La dirigento anoncis, ke la koncerto estis dediĉita al kontrabasisto, kiu mortis ...
La dirigento anoncis, ke la koncerto estis dediĉita al kontrabasisto, kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj. Mi rimarkis, ke estis neokupataj seĝo kaj pupitro. La etoso por mi iĝis iom morteca. Mi rekonas la vizaĝon de ĉiu muzikisto en la orkestro. Estas kvazaŭ mi persone konus ilin.