Why Nostr? What is Njump?
2024-02-20 20:41:34
in reply to

Singirankabo ابو عادل Jérôme on Nostr: LA ALBATRO 1/2 Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ...

LA ALBATRO

1/2

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.
...

#poezio #baudelaire #poemo #LaFlorojDelMalbon #esperanto #poeto #albatro #albatroso #lang_eo

Author Public Key
npub1hyx45gm79rpq7rlay02c75eg6d8wq07z9j9hdyerzuk6cy5hnuuqpr04xm