Why Nostr? What is Njump?
2024-02-25 15:10:23
in reply to

Singirankabo ابو عادل Jérôme on Nostr: La hararo (3/4) La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso En ĉi nokt-oceano, ...

La hararo (3/4)

La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso

En ĉi nokt-oceano, kaŝej’ de dua sama;

Mia spirit’ subtila, sub rula ondkareso,

Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,

Senfine longaj luloj de nenifar’ balzama!

Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!

Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;

Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj

Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:

Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.

...

#poezio #CharlesBaudelaire #esperanto #literaturo
Author Public Key
npub1hyx45gm79rpq7rlay02c75eg6d8wq07z9j9hdyerzuk6cy5hnuuqpr04xm